Led Zeppelin, Stairway to Heaven

Eskalo cxiela

Brilas hele la or’,
Damon logas favor’,
Sxi acxetas eskalon cxielan.
Nur necesas la vort’ -
Tuj sxin benas la sort’,
Kiam mankas rutine la belo.

Sxi acxetas eskalon cxielan.

Signo gxenas sur mur’,
Sed sxin pelas figur’;
Profetajxoj ne ofte valoras.
Birdo kantas cxe roj’,
Sxin plenigas per gxoj’:
Ecx la pensoj fojfoje mensogas!

Oh, tiel strange…
Oh, tiel strange…

Min krevigas sopir’,
Tristas tro sunsubir’,
La animo forirus eksteren…
Miras mi pro la bild’:
Ringoj fumaj kaj milv’…
Sed la vocxoj min vokas cxielen.

Oh, tiel strange…
Oh, tiel vere strange…

Oni flustras ke ni
Povus veki mem nin.
Baldaux venus al homoj fifristo,
Kaj auxrora frapeg’
Auxdeblos. La peg’
En arbaroj frapados sentriste.

Ecx se bruego malakcelos,
Gxi helpi celos -
Majdam’ aperas el printempo.
Selekti vojon ne facilas,
Sed vi konscias:
Vi povas sxangxi ajnan vojon!

Pensigas tio…

Nun via kapo senutilas,
Se vi ne scias,
Fifristo vin akcepti povas.
Ho, damo, sentu venton mildan,
Eslkalon bildan:
Gxi ja sxvebadas nur per vento.


Kiam ni vagas sur la pad’,
Animojn vundas pika lad’,
La damo iras ie for,
Montrante brilon de la or’,
Kaj cxi-momente feblas fat’!
Neniam vin minacos mat’!
Blindigas ritma ignorad’,
Sed nin akorde tenos kant’,
Kunigxas nano kaj gigant’!

Sxi acxetas eskalon cxielan…


Метки:
Предыдущий: Ф. Г. Лорка Сомнамбулический романс
Следующий: Эдгар Алан По - Один